|
U G L I Ĉ
. Ŝajne en ĉiu
lando estas urbo aŭ loko, en kiu okazis io tre grava en ĝiaj vivo
kaj evoluado. Sama urbo ekzistas ankaŭ en Ruslando. Ĝi nomiĝas
Ugliĉ (akcento falas sur la unuan literon), ĉar ĝia vortradiko
supozeble venis el la rusa vorto “ugol” (angulo, sinuo). Ĝi situas sur
alta, dekstra bordo de rivero En 1238 la
urbon detruis kaj forrabis tataro-mongoloj, tamen ĝis 1260 ĝin oni
rekonstruis kaj komencis pligrandigi, ĉar ĝin plenigis enmigrintoj
el sudaj provincoj de Ruslando, kiuj serĉis pli sendanĝerajn loĝlokojn. Samkiel ceteraj
apudvolgaj urboj Ugliĉ disvastiĝis laŭlonge de bordo de la
rivero. En ĝia centro estis Kremlo – granda fortikaĵo kun dikaj
muroj kaj turoj. En Kremlo troviĝis palaco de princo, temploj, preĝejoj
ktp. Post ĝiaj muroj vivis kaj laboris metiistoj, komercistoj k.a. La 15-an de majo de 1591 en Ugliĉ okazis tiu sama evento,
pri kiu temis komence de la artikolo. Ĉe ĝis nun ne malkovritaj
kondiĉoj pereis naŭjara carido Dmitrij, lasta filo de caro Ivano
Terura, vicfrato de nominale reganta tiutempe caro Fjodor (Teodoro) el
dinastio Rjurikoviĉ. Ĉar caro Fjodor ne havis filojn, do juna
carido Dmitrij siatempe rajtis troni. Morto de Dmitrij donis gravajn avantaĝojn
al reala tiama reganto Boriso Godunov, frato de la carino kaj bofrato de la
caro. La unua versio supozas intencan mortigon de la carido, la dua – lian
hazardan memmortigon per tranĉilo, ĉar la knabo suferis pro
epilepsio. Tiu ĉi temo estas bazo de dramo “Boriso Godunov” far
Aleksandro Puŝkin kaj samnoma fame konata opero far Modesto
Musorskij. Kvankam regado
de Godunov daŭris ankoraŭ dekkvar jarojn ĝis 1605, sed morto
de Dmitrij estis fakte komenco de tiel nomata “Malklara tempo” en rusa
historio, ĉar ĉesis dinastio de Rjurikoviĉ kaj la nova - Romanov aperis nur en 1613. Tiutempe
okazis multaj enlandaj militoj. Du personoj, konataj Pro tragedio en
Ugliĉ estis punitaj multaj servistoj kaj eĉ patrino de la carido,
kiun oni perforte devigis estiĝi manakino. Oni eĉ punis la alarman
sonorilon, detranĉinte ĝiajn orelon kaj langon. Post tio ĝin
oni vergis kaj ekzilis en Siberion. Nun ĝi estas revenita kaj troviĝas
en la loka muzeo. Gloron al Ugliĉ
ene de la lando donadis dum jarcentoj lokaj virinoj, kiuj kroĉetis varmigajn ŝtrumpojn,
gamaŝojn ktp. Multjara
selektado de la loka raso de gebovoj kaj ekologie puraj naturaj kondiĉoj
rezultigis produktadon de senkomparebla lakto, el kiu oni fabrikas bongustan
fromaĝon “Ugliĉ”. Tieajn diversspecajn bovidaĵojn oni preferas
aĉeti en Moskvo kaj en ceteraj urboj. Ankaŭ laŭdas alian produkton de
Ugliĉ rusaj kaj eksterlandaj virinoj pro tieaj surmanaj horloĝoj, kiuj
fakte ne estas nur simplaj kronometroj, sed realaj Multaj
turistoj, venintaj ĉi tien ĉefe per ŝipoj navigantaj laŭ
Volga, admiras la konserviĝintajn malnovajn konstruaĵojn kaj tre belan
panoramon videblan de la monteto, sur kiu situas antikva rusa urbo Ugliĉ. En 2000 loĝantaron
de la urbo konsistigis ĉ. 40000 rezidantoj. Ĝia norda latitudo
egalas 57,3 gradojn kaj ĝia orienta longitudo
egalas 38,2 gradojn. Vladimir OKC, okt. 2006
|
|