|
|
Esperanto
Telika: la voĉo el la 18-a dinastio
far Vladimir OKC
Casarosa: Esperanta filmo en la rusia
televido
far Vladimir OKC
Modesta (kaj freneza) propono por dialogo
inter artefaritaj lingvoj
far Massimo Acciai
Etimologie
|
|
Casarosa
Esperanta filmo en la rusia televido
Komence de marto
2006 en ORT kanalo de la rusia televido oni prezentis novan,
tripartan filmon `CASAROSA` [KAZAROSA] (hispane `ROZA DOMO`),
kiu estas farita laŭ scenaro de sufiĉe konata rusa verkisto kaj
esperantisto Leonido Juzefoviĉ.
Kriminala esenco de la filmo baziĝas sur hazarda pafmortigo de
unu kantistino okazinta en 1920 kaj estas ne tro interesa. Plej
grava estas tio, ke la akcidento mem kaj multaj aliaj eventoj
okazas en la esperanta klubo kaj ilin partoprenas iuj elpensitaj
kaj realaj esperantistoj, inkluzive Vladimiron Varankin, aŭtoron
de la fame konata e-libro `Metropoliteno`.
Laŭ mi, unue en la rusia TV spektantoj de la filmo povis tiel
detale konatiĝi kun la internacia lingvo Esperanto, ĝia kreinto
d-ro Zamenhof, iuj ĝiaj atributoj ktp. Ili povis eĉ aŭskulti
kelkajn esperantajn vortojn kaj frazojn! El la patosa deklamo de
Varankin en unu esperanta kunveno ili povis konkludi gravan
signifon de Esperanto en vivo de tiama Rusio.
La scenaristo ankaŭ mencias en la filmo lingvon Ido, kies
adeptoj tiam pretendis elstari ĝin kial plej taŭgan rimedon por
la internacia komunikado, kio provokis multajn oratorajn
disputojn inter ili kaj esperantistoj.
Bedaŭrinde ludo de kelkaj rusiaj gekinosteloj: Oksano Fandera,
Eŭgenio Krjukova, Vjaĉeslavo Galkin, Aleksandro Likov k.a. ne
suksecis serioze entuasmigi spektantojn de la filmo kaj altiri
ilin al ĝia enhavo. Laŭ mi, la stelo encirkle tatuita sur mano
de la ĉefa persono ne estas korekte prezentita, ĉar ĝi devas
esti la verda sur la blanka fono. Tamen oni diras, ke `la arto
bezonas oferojn`, sekve filmado sen degresioj ne ekzistas.
Mi mem kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj de ĉiuj landoj,
kie estas akceptebla la rusia TV-kanalo ORT, estas sincere
dankemaj al la kreintoj de la filmo `Casarosa` kaj precipe al
samideano Leonido Juzefoviĉ pro ilia talenta, utila laboro, kiu
restigis gravan, signifoplenan ŝpuron en kulturan vivon de
nuntempa Rusio.
|
|
|