|
"Mi ne scipovus diri kiom da tempo mi restis
apogigxinta al cxi tiu parapeto. De malproksimeco la urbo
dormetas, kaj la malmultaj lumigitaj lumoj sxajnas
interplektigxi en magia kaj cxarma danco. Cxi tie nur la
melankolia kanto de grilo, kasxita esperante kompanion, rompas
la silenton. Pli malproksime, febla brilo de lampiloj pendantaj
en la aero luktas kontraux la profunda mallumo de cxi tiu
senluna nokto.
La geknaboj ecx ne vidis min dum mi forfugxis la feston, cxar
ili estis tute kaptitaj je la eksplodaj sinoj de Debora, kiujn
sxi sagxe eksaltigis en sia abunda dekoltajxo dum la danco. Al
mi, kontrauxe, ili nur sxajnis same kiel du sxippereuloj
senespere alkrocxitaj al la lignoj de jxuse alfondigigxita sxipo.
-"Mi gxojas, mi estas Debora, sen fina ho."- Kaj sen cerebro, mi
aldonus.
Dum la tuta semajno oni babilis pri nenio ajn alia ol la festo
de Sergio, pri kiu venos, pri kio oni faros tie. Carmine kaj
Giorgio ecx vetis pri kiu plej frue sxtelos kison, aux iom pli,
al Carla, la studentino pri sociologio. Domagxe sxi venis kune
kun Gianni, cxampiono pri remosporto kaj pri aroganteco.
Mi, verdire, ne emis iri tien, sed Mario insistadis: -"Ni ne
povas plu toleri tiun situacion. Ekde la tago de tiu malfelicxa
akcidento vi enfermigxis en vian doloron kaj forjxetis la
sxlosilon. Ne obstinu pagi por kulpoj, kiuj ne estas viaj. Ni
cxiuj volas, ke vi cxeestu sabaton al la festo. Bonvolu,
auxskultu min: eliru kaj amuzigxu."-
Marco pravis. Mi ne eliris por amuzigxi ekde sep monatoj, kaj la
festo eble povus esti la tauxga sxanco por finfine fari tion.
Sed tiun cxi nokton la aferoj ne iris precize tiel. Jam post la
tria cigaredo mi demandis min mem kion mi faras en cxi tiu festo,
mi kiu havas nenion por festi. Sidanta sur divano, najbare kun
paro, kiuj interkisigxis kaj glutsorbis bieron, mi distre
rigardis la aliajn, kiu agitigxis ekscite kun la surdiga ritmo
de acxega muzikajxo, dum mi remacxis la kantajxon kiun mi
auxskultis matene el la radio (Flosoj perdigxas drive/ sub la
arbitro de neestantaj ventoj./ Vi pli bone kovras vin pro la
venonta frosto / cxar la granda suno ne plu estas kun vi.) Mi
sentis min samkiel figuranto en malnova nigra-blanka filmo
vidita kaj forgesita en mizeraspekta periferia kinejo. Mario kaj
Giovanna alproksimigxis al mi petante, ke mi ekdancu kun la
aliaj. Mi ecx ne memoras, kion mi respondis al ili. Eble mi
rebatis iom desagrable. Mi ege bedauxras pri tio, cxar ili multe
helpis min en cxi tiu periodo, kaj ili estas miaj plej bonaj
geamikoj. Distre mi ekrigardis mian brakhorlogxon, sed mi ne
trovis gxin sur mia pojno, kaj tiu cxi surprizo provizore vekis
min el mia torporo. Nun mi memoras, ke mi lasis gxin sur la
breto de la bancxambro posttagmeze, kiam mi razis barbon. En cxi
tiu momento mi ekstaris kaj mi ensxovigxis en la dancantan
hxaoson, por atingi la pordon kaj eliri. Knabino per sia brako
tusxetis mian bruston. Sxi turnigxis al mi kaj ridetis. La knabo,
kiu dancis kune kun sxi, neplacxa fiulo kun razita kaphararo kaj
vizagxo de senlicenca parkejgardisto, rigardis min minace, sed
mi nure forpasis. Cxe la pordo staris sociemaj knaboj. Unu el
ili demandis al mi cxu mi vidis Lucian. - Jes, sxi staras cxe la
alia flanko de la salono, kun bela amikino -, mi respondis.
Tamen mi certe ne konis iun ajn Lucian dum mia tuta vivo. Sen
esperi plue, mi eliris sub libera cielo, kaj mi direktigxis
rapidpasxe al la auxtomobilo. La bruo de miaj pasxoj sur la
sxtonetoj de la sxtonpavimo estis surprizo kaj trankviligo
samtempe. Iom post iom alproksimigxante, mi sentis ke la muziko
cxesis vundi miajn orelojn. Se ne estus per tiu cxi stranga
miksajxo de tristeco kaj de vakuo, kiu akompanas min, mi
preskaux povus diri, ke en tiu momento mi estis felicxa.
Preskaux senrimarke, mi retrovis min sur cxi tiu monteto, kiu
elstaras super la tutan urbon. Tiu estas la unika loko en kiu mi
ne timas resti sola kun min mem. Mi jam venis cxi tien kelkfoje,
kaj mi cxiam trovis pauxzon al la obsedo de miaj zorgoj. Sed cxi
tiun nokton ecx ne la kvieta solejo de cxi tiu rifugxo suficxas.
Cxio memorigas min pri Stefania, kaj pri tiu malbenita akcidento,
kiu forprenis sxin. Tiu cxi penso estas pli forta ol mi,
persekutas min tage kaj nokte. Tage gxi pentrigxas en cxiuj miaj
vortoj, en cxiuj miaj agoj, en cxiuj miaj spiroj. Nokte gxi
pezas sur mia brusto samkiel Cerbero mem venus tormenti min. Kaj
se mi sukcesas forsxiri kelkajn minutojn al la insomnio, pro la
kosxmaroj mi akre bedauxras, ke mi endormigxis. Mi provadis
lukti, cxu vi scias tion, Mario? Certe, se vi estus cxi tie, vi
ripetus al mi, ke mi ne suficxe provadis. Nun vi certe estas
sercxanta min tra la vilao de Sergio, kaj baldaux Giovanna diros
al vi, ke vi lasu mian sercxadon, ke vi sercxu min morgaux al
mia domo, esperante, ke mi foriris el la festo kune kun bela
knabino. Sed vi ne komprenas, geamikoj: la birdeto, kiu falis el
la nesto, per sia kolero kaj braveco nenion povas kontraux la
krifoj de la malsata kato. Mi sentas min perdita kaj senpova.
Senpova samkiel la tago de la akcidento. Mi neniam povos forgesi
tion. Tiun tagon mi telefonis al Stefania cxar mi bezonis
kuragxigon. Mi estis lernanta tre dificilan ekzamenon de
analitiko, sed mi ne povis resti plu super tiuj grizaj
paperfolioj vunditaj per la skribilo. Estis tre bela suna tago.
Sxi proponis foriri la urbon por rigardi la maron. Sxi estis
certa, ke tio helpos min relaksigxi. Mi veturis al sxia domo por
kunpreni sxin. Al mi suficxis rigardi sxin, dum sxi
malsupreniris la sxtuparon, por ke mia koro plenigxus je felicxo.
En cxi tiu momento mi pensis kiom malfacile estis trafi la unuan
rendevuon kun sxi, antaux du jaroj. Unu vesperon mi ecx restadis
antaux sxia hejmo dum kvin horoj, esperante ke sxi revenu de
vespermangxo kun sxiaj geamikoj. Mi konsumis per miaj manoj tiun
florbukedon klopodinte mallongigi la esperon.
Mi agnoskas tion: mi tute estas malkapabla en amaj aferoj, mi
neniam scias kion diri kaj kion fari. Eble cxi tio precize
placxis al sxi.
Stefania eniris la auxtomobilon kaj per kiso deturnis min de
tiaj pensoj. Mi startigis kaj ekveturis al la auxtovojo kiu
kondukas al la maro. Sxi sidis cxe mia flanko, kun sunokulvitroj
kaj siaj negraj buklaj haroj karesitaj de la vento. Sxi vere
estis tre bela. Mi turnis por rigardi sxin, kaj sxi ridetis kaj
prenis mian manon. Sxi diris: - Tute ne zorgu tiom pri la
ekzameno. Vi estas tre lerta kaj vi studadis suficxe.
Postmorgaux cxio iros bone. Mi certas.- Tamen mi jam ne zorgis
pri la ekzameno. Sxi dauxrigis paroli: - Cxiuj kelkfoje timas
pro la obstakloj kiuj baras la vojon . Ve, se oni cxiam certus
sukcesi en la vivo! La senkuragxigxaj momentoj ankaux servas por
kolekti novajn energiojn. Cxiukaze, kiam vi sentas vin
malaplomba, memoru ke mi estas via, kaj dedicxu al mi rideton.
Vi vidos ke cxio bonos.- Mi vere kredas, ke tiu estis la lasta
fojo je kiu mi ridetis kore. Tamen tio dauxris mallonge. Mi ne
resistis al la deziro kisi sxin, kaj mi tute ne rimarkis la
furgonon, kiu venis dekstren. Estis terura frapo. Pusxi kontraux
gxi kaj vekigxi en la hospitalo estis tute la sama afero. Tuta
mia korpo doloris. Poste ili diris al mi, ke mi havis unu kruron
kaj tri ripojn rompitajn.
Cxe mia lito estis panjo kaj pacxjo, kaj paro da flegistoj kiuj
babilis mallauxte. En la usonaj filmoj, kutime, la protagonisto
vekigxas kaj demandas kio okazis. Sed mi tre bone memoris kion
okazis. Mi nur demandis kie estas Stefania, cxar mi ne vidis
sxin. Pacxjo kasxis sian vizagxon per unu mano kaj rapide
foriris el la cxambro. Panjo prenis mian manon kaj ekkriis. -
Panjo, kiel fartas Stefania ?- mi demandis denove, esperante
vere vekigxi de stranga kaj angora songxo. Neniel oni sxi povis
helpi. Senutile estis la preta sukuro de la aliaj
auxtomobilistoj kaj la kuro al la hospitalo. Senutile la kirurgo
senespere operaciis sxin por redukti la frakturon de sxia kranio.
Senutile cxiuj, kiuj amis sxin, pregxis por sxia vivo. Kaj
senutile mi ploris. Ekde tiam mi ne plu estis la sama viro. Ekde
tiam mi cxiam memoras, ke la vivo povas turmentegi nin per
maljustajxoj precize kiam ni ne atendas tion. Nenio kaj neniu
povas forpreni cxi tiun doloron de mia koro, ne ecx cxi tiu
nokto sen luno, samkiel mi sen Stefania."
La direktoro de la eta eldonejo estingas la restajxon de la
cigaredo en cindrujo preskaux plena je stumpoj. Post li levas
siajn brunajn kaj lensohavajn okuletojn el mia manuskripto kaj
milde ridetas al mi. Li estas granda viro elcxerpita de la jaroj,
sed li havas kunnaskitan simpation. - Bone - li diras, - mi
intencas eldoni vian rakonton, junulo. Bedauxrinde nun mi devas
partopreni kunsidon. Revenu morgaux matene al la mia oficejo, mi
montros al vi la kontrakton kaj ni parolos pri la detaloj.- Tiel
li ekstaras kaj ekeliras, sed cxe la pordo li turnigxas agitante
fingron al mi, kaj dirante: - Tamen venontan fojon klopodu
skribi ion pli bonhumoran, mi petas! - Kaj li foriras per la
plej trankviliga kaj aminda ridado, lasante min tute sola en la
cxambro. Neniu dirus, ke cxi tiu estas oficejo, se ne estus por
cxi tiu skribotablo tro granda, kun la telefono en la maldekstra
flanko, kun amaso da paperfolioj en la dekstra kaj la cxiea
cindrujo. Estas fenestro dekstre. La fenestroj cxiam altiris
min. Mekanike mi ekstaras, strange sen ricevi la kutiman spasmon
en la flanko, kaj mi malfermas gxin. Ekstere preskaux estas la
sunsubiro, la aero estas friska kaj bonodora. Mi observas la
animigxantan trafikon, la lanternojn kaj la sxildojn, kiuj
iluminas la iluziojn de la homoj. Mi fermetas la okulojn, kaj en
anguleto de mia koro, kvankam neniu povas rigardi, mi ridetas.
|
|
|